Reklamo: Venu al la Universala Kongreso en Aŭstrio, 1–8 aŭg. 2026
Junulo sidas ĉe skribotablo kaj skribas en kajero apud tekkomputilo, kun afiŝoj kaj bretoj malantaŭ li.

Marko estas mia amiko. Li estas lernanto kaj sportisto. Li nun sidas en ĉambro kaj lernas. Sur tablo estas paperoj kaj libroj. Ĝi estas skribotablo. La libroj sur la tablo estas lernolibroj.

La patro kaj la patrino de mia amiko ne estas en la ĉambro. Ili nun laboras. Lia patro estas laboristo, li laboras en hotelo. La patrino instruas. Ŝi estas instruistino.