Verda stelo
  • درس‌ها
    • 1. Amiko Marko
    • 2. La amikino de Marko
    • 3. En kafejo
    • 4. Miaj leteroj
    • 5. Nova aŭto
    • 6. Maja
    • 7. Ĉiam malfrue
    • 8. Malbela tago
    • 9. Planoj pri veturado
    • 10. Familianoj kunvenas
    • 11. La sentimulo
    • 12. Nokta promeno
  • پیوست
    • واژه‌های جدولی
    • حروف اضافه
    • حروف ربط
    • وندها
    • متفرقه
  • قبلی
  • بعدی

2. La amikino de Marko

  • متن
  • واژه‌های جدید
  • دستور زبان
  • تمرین ۱
  • تمرین ۲
  • تمرین ۳

روی واژه‌ها کلیک کنید تا ترجمه‌هایشان را ببینید.

Audio OGG Audio OGG

Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj.

Ana venis al la hejmo de Marko.

– Bonvolu eniri, amikino.

– Saluton Marko. Kion vi faras?

– Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi.

– Ĉu vi havas bonan libron?

– Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon?

– Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo?

– Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin.

– Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon.

Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.

  • قبلی
  • بعدی
Creative commons Surbaze de la Zagreba metodo, Aŭtoroj, Helpu traduki, Kontakto