3. En kafejo

Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato. Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn.

Ni eniru kaj manĝudiris Marko.

Ĉu vi havas sufiĉan monon?

Kompreneble, mi havas cent dolarojn.

Ho, vi estas riĉa!

La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo la kelnero denove venis.

Marko serĉis en unu lokoserĉis en aliaLia vizaĝo estis malĝoja. Fine li diris per malforta voĉo:

Mi ne havas monon.

Kio okazis poste? Ĉu vi scias?