Reklamo: Venu al la Universala Kongreso en 🇦🇹 Aŭstrio, 1–8 aŭg. 2026

完成这些句子

Kiel rapide pasas tagoj! Morgaŭ estas la naskiĝtago de via patro, Marko. Alvenos kelkaj familianoj kaj geamikoj. Ĉu vi bonvolus iom helpi? Trovu iomete da tempo almenaŭ por ordigi vian ĉambron. Mi ŝatus kuiri ion bonan. Por la naskiĝtaga kuko mankas lakto en la hejmo. Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo

Bone, mi aĉetumos por la naskiĝtago. Sed, anstataŭ sidi kaj manĝegi kun neinteresaj familianoj, mi ŝatus ekskursi kun klubanoj.

Kun kiuj klubanoj? – diris la patrino kaj ĵetis iajn paperojn en paperujon.

Morgaŭ frue kunvenas anoj de mia sporta klubo.

Sed, kara mia, ĉu ĝuste morgaŭ vi devas foresti? Ĉu vi ne intervidiĝas kun viaj samklubanoj trifoje semajne?

Ĉu mi rajtas ion proponi: Mi kunmanĝos kun la familianoj. Sed en la dua parto de la tago mi foriros kun miaj geamikoj. Post la kuko Maria kaj Petro certe parolos pri la malsukcesa veturado per aŭto. Malinterese! Mi ne plu volas tion aŭdi! Kial ni ne havas iun ideoriĉan onklon Bonifacio en nia familio?!

La patrino ridetis je liaj vortoj. Ŝi scias, ke Marko iom tro parolas hodiaŭ.

Kara Marko, ne sufiĉas nur riĉeco de la ideoj. Necesas ankaŭ plena monujo por realigi ilin.

La patrino post iom da silento daŭrigis:

Nu, antaŭ kelkaj minutoj telefonis Ana, ke ankaŭ ŝi vizitos nin morgaŭ. Ŝi tre ŝatas dolĉajn kukojn, kvankam ŝi atentos por ne dikiĝi.

Tuj Marko ŝanĝis la opinion. Sen Ana dum la ekskurso li estus tre soleca.

Patrino, tiuokaze mi tamen pasigos la morgaŭan tagon hejme.

  1. 年轻时也有美丽。
    En juno oni havas ankaŭ belon.
  2. 老板应该把复杂的工作简单化。
    Malsimplajn laborojn ĉefoj devus plisimpli.
  3. 那个年纪的他已经成为了一个体育俱乐部的队长。
    En tiu aĝo li jam fariĝis klubo de sporta klubo .
  4. 一个人把钱放进钱包里。
    Monon oni metas en monon.
  5. 效仿优秀家庭成员的榜样。
    Sekvu la ekzemplon de la bonaj familioj.