Namjesti miša iznad riječi da vidiš prijevod.
– Kiel rapide pasas tagoj! Morgaŭ estas la naskiĝtago de via patro, Marko. Alvenos kelkaj familianoj kaj geamikoj. Ĉu vi bonvolus iom helpi? Trovu iomete da tempo almenaŭ por ordigi vian ĉambron. Mi ŝatus kuiri ion bonan. Por la naskiĝtaga kuko mankas lakto en la hejmo. Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo…
– Bone, mi aĉetumos por la naskiĝtago. Sed, anstataŭ sidi kaj manĝegi kun neinteresaj familianoj, mi ŝatus ekskursi kun klubanoj.
– Kun kiuj klubanoj? – diris la patrino kaj ĵetis iajn paperojn en paperujon.
– Morgaŭ frue kunvenas anoj de mia sporta klubo.
– Sed, kara mia, ĉu ĝuste morgaŭ vi devas foresti? Ĉu vi ne intervidiĝas kun viaj samklubanoj trifoje semajne?
– Ĉu mi rajtas ion proponi: Mi kunmanĝos kun la familianoj. Sed en la dua parto de la tago mi foriros kun miaj geamikoj. Post la kuko Maria kaj Petro certe parolos pri la malsukcesa veturado per aŭto. Malinterese! Mi ne plu volas tion aŭdi! Kial ni ne havas iun ideoriĉan onklon Bonifacio en nia familio?!
La patrino ridetis je liaj vortoj. Ŝi scias, ke Marko iom tro parolas hodiaŭ.
– Kara Marko, ne sufiĉas nur riĉeco de la ideoj. Necesas ankaŭ plena monujo por realigi ilin.
La patrino post iom da silento daŭrigis:
– Nu, antaŭ kelkaj minutoj telefonis Ana, ke ankaŭ ŝi vizitos nin morgaŭ. Ŝi tre ŝatas dolĉajn kukojn, kvankam ŝi atentos por ne dikiĝi.
Tuj Marko ŝanĝis la opinion. Sen Ana dum la ekskurso li estus tre soleca.
– Patrino, tiuokaze mi tamen pasigos la morgaŭan tagon hejme.