Нажмите на слово, чтобы увидеть его перевод
S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝa. Tio donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj, se ne lin timis, certe respektis kaj almenaŭ pripensis antaŭ ol decidi malkontentigi lin.
Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.
La dika, peza, alta larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga kaj ĉiam malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo – kaj ju pli antaŭeniris en la ĉe kastela arbaro des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.
Viro kun okuloj, kiuj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.
Apud tiu viro, en vestaĵo de policano, staris alia persono, en simila vestaĵo. Ĉi lasta estis virino.
"Ni iru," la viro diris mallaŭte en la orelon de sia kunulino. "Nun estas la ĝusta momento."
Ambaŭ paŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika persono. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.
En ĉi tiu aĉa situacio, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de la industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn piedojn por promenejo, kie naturo faligis lian piedon plej dolorige en kavon plenan de akvo aĉodora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la penso, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu movis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.
"Kio?" li diris kun la provo sensukcese rekapti iom da trankvilo.
Sed la lumo de lampeto, kiun oni direktis rekte al liaj okuloj, malhelpis la repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn.
"Kion vi faras ĉi tie?" sonis la aŭtoritata voĉo.
"Mi … mi … nuuuu … eee …" fuŝparolis Pipelbom.
"Bonvolu paroli iom pli klare," la alia diris eĉ pli grav-tone.
"Ha ha. Vi promenas en la bieno de la grafino de Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?"
"Mi do devas peti vin min sekvi." Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo.
Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉifoje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.