Verda stelo
  • 과정
    • 1. Amiko Marko
    • 2. La amikino de Marko
    • 3. En kafejo
    • 4. Miaj leteroj
    • 5. Nova aŭto
    • 6. Maja
    • 7. Ĉiam malfrue
    • 8. Malbela tago
    • 9. Planoj pri veturado
    • 10. Familianoj kunvenas
    • 11. La sentimulo
    • 12. Nokta promeno
  • 부록
    • 상관사
    • 전치사
    • 접속사
    • 접사
    • 기타주요표현
  • 뒤로가기
  • 앞으로가기

7. Ĉiam malfrue

  • 본문 텍스트
  • 새로운 단어
  • 문법
  • 연습문제 1
  • 연습문제 2
  • 연습문제 3

번역하세요. / Traduku

본문 텍스트

Marko dormis matene tre longe.

Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al la lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion.

Sed hodiaŭ li ne volas malfrui. Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: "Kia malsaĝa knabo."

Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn.

Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?

– Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!

  • 뒤로가기
  • 앞으로가기
Creative commons Surbaze de la Zagreba metodo, Aŭtoroj, Helpu, Privateco, Kontakto
Universala Esperanto Asocio Subtenita de la Universala Esperanto Asocio