Verda stelo
  • 과정
    • 1. Amiko Marko
    • 2. La amikino de Marko
    • 3. En kafejo
    • 4. Miaj leteroj
    • 5. Nova aŭto
    • 6. Maja
    • 7. Ĉiam malfrue
    • 8. Malbela tago
    • 9. Planoj pri veturado
    • 10. Familianoj kunvenas
    • 11. La sentimulo
    • 12. Nokta promeno
  • 부록
    • 상관사
    • 전치사
    • 접속사
    • 접사
    • 기타주요표현
  • 뒤로가기
  • 앞으로가기

4. Miaj leteroj

  • 본문 텍스트
  • 새로운 단어
  • 문법
  • 연습문제 1
  • 연습문제 2
  • 연습문제 3

문장을 채우세요. / Kompletigu la frazojn

본문 텍스트

Marko skribis al mi belan leteron. Ĝi estas vera amletero. En la letero estis ankaŭ lia foto.

Kiam mi revenis el la lernejo, mi volis ĝin denove legi. Mi rapide eniris en mian ĉambron. Tie staris mia fratino Vera antaŭ mia tablo kaj legis mian leteron. En ŝia mano estis ankaŭ la foto.

Mi diris kolere:

– Kion vi faras tie? Ne legu leterojn de aliaj!

Mia fratino fariĝis ruĝa. La foto falis el ŝia mano sur la tablon kaj la letero falis ankaŭ.

Ŝi diris:

– Pardonu … mi serĉis mian libron …

– Sed vi bone scias, ke viaj libroj ne estas sur mia tablo. Ankaŭ ne en mia ĉambro! Redonu la leteron al mi.

Ŝi ricevis bonan lecionon: ŝi ne plu legos leterojn de aliaj.

Ankaŭ mi ricevis lecionon: mi devas bone fermi la pordon de mia ĉambro.

삿갓 문자는 x를 써서 이렇게... cx, gx, hx, jx, sx and ux.

  1. Ana kaj Marko iris
    la strato.
  2. Ili venis
    kafejo, iris
    tablo kaj vidis la patro
    sidi
    seĝo.
  3. Ana metis tri kukojn sur seĝ
    .
  4. Ŝi
    metis poste la kukojn sur la tabl
    .
  • 뒤로가기
  • 앞으로가기
Creative commons Surbaze de la Zagreba metodo, Aŭtoroj, Helpu, Privateco, Kontakto
Universala Esperanto Asocio Subtenita de la Universala Esperanto Asocio